• “Por poeto Esperanto estas mirinda  kampo kulturo-preta”Miguel Fernández, dum la inaŭguro de la Nacia Kongreso de Esperanto en Teruelo

    “Por poeto Esperanto estas mirinda kampo kulturo-preta”

    La granada verkisto dediĉis poemon al la geamantoj okaze de la Nacia Kongreso de Esperanto

    Miguel Fernández estas granadano loĝanta en Madrido, kiu verkas prozon kaj poezion en Esperanto kaj tradukis al ĉi tiu lingvo la poemojn de la Generacio de la 27a kaj de multaj aliaj aŭtoroj hispanaj kaj eksterlandaj. Dum ĉi tiuj tagoj, okaze de la Nacia Kongreso de Esperanto, li vizitas Teruelon, al kiu li donacis sian poemon Konstanta amo transe de la morto, en ambaŭ lingvoj.

    – Ĉu vi kreas en la hispana kaj tradukas al Esperanto, aŭ inverse ?

    – Mi verkas kaj kreas nur en Esperanto. Ĝis tioma grado, ke, kiam mi devas traduki propran tekston al la hispana por deklamado dum dulingva prezento, mi vere havas problemojn, ĉar en Esperanto oni povas krei vortojn, kiuj ne nepre ekzistas en la hispana. Nin ĉiujn tre frapas, kaj ni trovas mirinda, ke la poemo Elegio de Miguel Hernández, verkita al Miguel Sijé, diras “pajareará tu alma colmenera” (“Via animo birdos, abel-ĉelo”). El la substantivo “pájaro” (birdo) li elpensas la verbon “pajarear” (birdi). Tio estas tre kurioza en la hispana, sed en Esperanto temas pri kutimaĵo, ĉar se mi aldonas finan “i” al substantiva radiko, jen mi konstruas infinitivon. Por poeto tio estas mirinda kampo kulturo-preta.

    – De kiam vi verkas en tiu lingvo?

    – De 1980. Oni diris, ke Esperanto estas afero de ruĝuloj kaj framasonoj, kaj ĝin oni malpermesis en la tuta Hispanio. Krom en Zaragozo, kie armeano insistis, ke lia centro ne fermiĝos, kaj ĝi efektive ne fermiĝis. Sed en la 1980aj jaroj, kiam ni komencis rekapti ĉion, kion oni ŝtelis de ni, ni rekaptis ankaŭ Esperanton.

    – Ĉu kvardek jaroj da malpermeso ne formortigis ĝin?

    – Ne. La fervoro de la esperantistoj supervenkis tion. En Bilbao oni rakontas, ke ĉiudimance oni rendevuis por ĉirkaŭpromeni tra placo, kiel la t.n. Patrinoj de Plaza de Mayo en Argentino, kaj interparolis sekrete en Esperanto.

    – Vi estas la aŭtoro de poemo dediĉita al la geamantoj, kiun oni deklamos hodiaŭ en Teruelo (Plaza Amantes, 16a horo).

    – Temas pri legendo tiom bela, ke, kiel multaj teruelanoj diris al mi, historio paliĝas apud tiom plaĉa legendo rakontenda! Mia poemo parolas pri ĉiuj amoj neeblaj kaj nereciprokitaj, kaj estas verkita en Esperanto kaj tradukita al la hispana, ĉar ĝin oni deklamos en ambaŭ lingvoj.

    – Ĉu traduki poezion ne estas la pinto de la malfacilo?

    – Mi tiom frenezas, ke mi tradukis Poeto en Novjorko de Lorca, kiu estas unu el miaj pasioj. Kvankam ne plene superrealisma, li ja bonvenigas la simbolojn de tiu skolo. Kaj se eblas traduki tion, oni povas traduki ion ajn. Se tradukisto forprenas ion de la ritmo, li devas aldoni ion alian al la senco, kaj dozi ĉion tiamaniere, ke en la fino li atingu etoson similan al la originalo. Fakte, tradukisto de poezio devas esti mem poeto kaj konstrui novan poemon, kiu tamen rekreas la etoson de l’ poemo tradukita. Por traduki León Felipe necesas legi preskaŭ la plenan verkaron de León Felipe por ĝin koni perfekte.

    – En Esperanto ĉiuj vortoj havas la akcenton sur la antaŭlasta silabo… ĉu tio ne malakrigas la ilojn por atingi vivan ritmon en versos?

    – Ne, ni havas multajn ilojn. Ni havas eliziojn ebligantajn ŝanĝi la ritmon. La kreinto de Esperanto tre zorgis, ke ĝiaj sonoj estu belaj, kaj ĝi ŝajnas lingvo farita por poezio.

    – En Teruelo dum ĉi tiu kongreso oni prezentos ankaŭ vian tradukon de Tour de force.

    – Fernando J. López estas tre interesa dramisto, kies verkoj furoras inter gejunuloj. Lia verko temas pri monologo de la juna Buñuel, parolanta pri Lorca kaj Dalí, kaj mi opinias la poemon tre aktuala. Luis Buñuel staras antaŭ la defio krei, kiam li ankoraŭ ne trovis sian propran lingvaĵon, sed li anticipas ĉion, kion oni travivos en la studenta restadejo. Mian tradukon, La defio vivi kaj krei, komplementas eseo klariganta la tutan historian kuntekston, kaj krome traduko de la teksto de Buñuel kaj Dalí Andaluza hundo, publikigita en la revuo La Révolution surréaliste.

    – Laste, dum ĉi tiu Nacia Kongreso de Esperanto oni prezentos ankaŭ Tagoj kaj ruinoj.

    – Tiun tradukon mi faris kun la koro, ĉar ĝi donis al mi la ŝancon honori la esperantiston Jaume Grau. En franca koncentrejo li verkis sur trovitaj paperpecoj. Antaŭ tri jaroj la franca ĵurnalistino  Marie-Hélène Mélendez havis la senliman paciencon kunigi la tutan puzlon kaj transskribi ĝin en libron aperintan en la franca, Ulysse dans la boue. Kaj ŝi transdonis al mi ĉiujn siajn esplorlaborojn kaj permesis al mi traduki la tekston en Esperanton kaj publikigi ĝin en belega eldono, kiu, por esperantistoj, estas epok-fara libro. Jaume Grau estis eminentulo, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto kaj batalanto por libero. Kaj rajti traduki tiun tekston estis por mi vera honoro.

    Entrevista traducida por Francisco Javier Moleón e István Ertl

    Versión en castellano

    Comparte esta noticia